
UTL
Universala Traduka Lingvo
La evoluo en la fako de
mashina tradukado dum la lastaj jaroj estas pruvinta ke
la kunlaboro inter la homo kaj la mashino (speciale en
maniero de pre-editado) estas unu el la plej esperigaj
vojoj por plibonigi la efikon kaj precizecon de la
traduka procezo. La projekto UTL estas plej moderna pasho
en tiu direkto.
La neceso de tradukado
de dokumentoj, ttt-ejoj katalogoj, ktp., al pluraj
fremdaj lingvoj estas tre granda nuntempe. Se ni deziras
traduki iun ajn tekston al 10 au 15 lingvoj, ekzistas
precipe du metodoj:
1. Dungi 10 au 15 tradukistojn por fari la laboron (kun
au sen komputila helpo). La rezultoj estas:
- Tre alta kvalito.
- Tre alta kosto.
2. Uzi mashinan tradukadon. La rezultoj estas:
- Malalta kvalito.
- Tre
malalta kosto.
Kun UTL, estas tria metodo:
3. Uzi UTL-an tradukadon (unu tradukisto + mashina
tradukado). La rezultoj estas:
- Alta kvalito.
- Malalta kosto.

Kio estas UTL-a
tradukado?
UTL estas nova metodo por tradukado kiu estas en
disvolvigo, kaj entenas la partoprenon de unu homa
tradukanto kaj unu traduka softvaro.
La nuntempaj programoj de mashina tradukado tradukas
inter naturaj (naciaj) lingvoj (ekzemple, de la angla al
la hispana). La rezultoj estas achaj pro tio, ke mashinoj
ne estas sufiche lertaj por kompreni naturajn lingvojn.
La mashinoj ofte eraras kiam ili analizas la eliran
tekston, kaj tiuj eraroj transferighas al la alira teksto.
UTL estas artefarita lingvo facila kompreni por mashinoj.
Se tradukisto tradukas la eliran tekston al UTL, kaj
donas chi tiun UTL-version al la mashino, la komputilo
kapablos kompreni ghin kaj traduki ghin korekte al aliaj
lingvoj.
Chi tiu metodo havas kiel rezulto 10 au 15 alt-kvalitajn
mashinajn tradukojn post unu hom-farita traduko.
Kiel estas la lingvo UTL?
UTL (Universala Traduka Lingvo) estas homa planita lingvo
precipe celata al profesia uzo. Ghi estas bazita sur
Esperanto, unu planita lingvo kies adekvateco por mashina
tradukado estis jam observita de aliaj disvolvigistoj en
la pasinteco. Iu ajn dokumento skribita en chi tiu lingvo
povas esti mashin-tradukata al aliaj lingvoj kun alta
efikeco.
Chi-respekte, UTL funkcias simile al tiel nomataj
"kontrolitaj lingvoj" (kp. controlled
English,
en iu ajn el ghiaj realigoj), kiuj estas simpligitaj
versioj de naturaj lingvoj celataj al alt-kvalita mashina
tradukado. La avantaghoj de UTL sur aliaj tradiciaj
kontrolitaj lingvoj estas unu pli ampla rango de
aplikebleco kaj pli grandaj kapabloj esprimaj. Tradiciaj
kontrolitaj linvoj estas bazitaj sur naturaj lingvoj el
kiuj oni forigis multajn el iliaj gramatikaj kaj vortaj
rimedoj cele al eviti ambiguecon. Tamen, UTL estas
kompleta lingvo kapabla esprimi iu n ajn
koncepton, sintaksan strukturon, verban tempon, ktp., sen limigoj. UTL estas
preta uzi kaj ghiajn proprajn vortojn kaj vortojn el
aliaj lingvoj. Tiu ebleco, kunigita kun UTL-a plenpova
gramatiko, igas ghin perfekta ilo por esprimi iujn ajn
kontenojn en iu ajn fako, en mashin-traktebla maniero.
-Aliaj paghoj en chi tiu ttt-ejo (en la
angla):
Pli detala priskribo de UTL (en formato .pdf).
La
lingvo UTL.

Iuj notoj pri UTL-a sintakso.
Ligoj.
NOTOJ:
Unu analizilo por UTL
estis
preparita. Ghi analizas morfologie kaj sintakse diversajn
tipojn de frazoj en UTL.
La projekto UTL estis
prezentita en la MT
Summit VIII, okazinta
en Santiago de Compostela,
septembro 2001. Oni
povas elshuti la kontribuon "Multilingual Authoring
through an Artificial Language" el ghia ttt-ejo.
La projekto UTL estas nune malfermita al la partopreno de personoj kun
programaj kapabloj cele al plia disvolvado
de la tradukilo. Bonvole kontaktu nin se vi estas interesita.
La materialon de chi tiu ttt-ejo oni povas kopii kaj
distribui se tio ne estas por profitemaj celoj kaj se la
kopirajta noto estas konservita. Oni konsilas inkludi
ligon al la originalo, char ghi povus esti ghisdatigita.
|